Nia asocio nomas sin ``Japana Esperanto-Junularo (JEJ)'' en Esperanto,
kaj ``日本青年エスペラント連絡会 (Nihon sênen Esperanto Renrakukai)''
en la japana.
1-2.
Krom esti landa sekcio de TEJO, nia asocio estas sendependa
de ĉiuj aliaj organizoj, inkluzive de Japana Esperanto-Instituto
kiu estas landa asocio de UEA.
2.
CELOJ(目的)
2-1.
JEJ agadas por: (1) konstante plivigligi kaj plifirmigi
junularan Esperanto-movadon en Japanio, reproduktante junajn
generaciojn; (2) kunligi junajn esperantistojn en Japanio,
spite al geografiaj baroj kaj aliaj malfaciloj; kaj (3)
plenumi indan rolon en internacia esperantujo.
3.
MEMBRECO(会員)
3-1.
JEJ estas malfermita al ĉiuj individuloj sendiskriminacie.
Unusola necesa kondiĉo por membriĝo estas pagi kotizon.
3-2.
Ĉiu membro apartenas al unu el du kategorioj: REGULA membro
kaj SUBTENA membro.
3-2-1.
Individuo, kiu estas membro kaj aĝas malpli ol 35 jarojn,
estas REGULA membro. Pli aĝa individua membro estas SUBTENA
membro.
3-2-2.
Klubo povas membriĝi nur kiel SUBTENA membro, kondiĉe ke
la estraro aprobu tion.
3-2-3.
Regula membro rajtas (1) ricevadi la organon kaj la jarbultenon,
(2) partopreni en voĉdono kaj (3) kandidatiĝi por estrarano.
3-2-4.
Subtena membro rajtas ricevadi la organon kaj lajarbultenon,
sed ne havas rajton je voĉdono kaj kandidatiĝo.
3-3.
Membreco finiĝas pro nedaŭrigo (nepago de jarkotizo) aŭ
morto.
3-4.
JEJ helpas kaj instigas la membrojn komunikiĝi kaj kunlabori
inter si, rekonante ke tio kongruas al la celoj de JEJ.
4.
ESTRARO(役員)
4-1.
La estraro elektiĝas per voĉdono fare de regulaj membroj.
4-2.
La oficperiodo de estrarano komenciĝas en la 1-a de aprilo
kaj daŭras dum 1 jaro.
4-2-1.
Estrarano atinginta la aĝlimon de regula membro devas eksiĝi.
4-3.
La estraro konsistas el la prezidanto kaj aliaj
estraranoj, nome kasisto, sekretario(j) kaj redaktoro(j).
4-3-1.
Kumuli plurajn poziciojn estas evitinde.
4-3-2.
Malgraŭ la ĉi-supra artikolo, se iu pozicio estas vaka,
tiam portempa kumulo estas rekomendata.
4-3-3.
Se iu kandidatiĝas mezperiode por plenigi la vakecon, voĉdono
devas okazi ne pli malfrue ol 4 monatojn poste, por decidi
ĉu akcepti lin/ŝin kiel estraranon. Lia/Ŝia oficperiodo
komenciĝas tuj post la elektiĝo kaj finiĝas kune kun tiu
de aliaj estraranoj.
4-4.
La decido de estraro superas tiun de ĉiu alia (membrokunveno,
komisiito ktp.), escepte de voĉdono. La estraro devas esti
konscia pri sia respondeco.
4-4-1.
La decido devas scii kiel decidi kaj esprimi sian unuigitan
volon. Por tiu celo interna komunikado inter la estraranoj
estas forte instigata.
4-4-2.
La estraro devas teni sin malferma al opinioj el iu ajn
membro. Ĝi devas aŭskulti ilin, kvankam ĝi ne bezonas obei
ilin.
5.
KOMISIITOJ(係)
5-1.
La estraro rajtas nomumi kaj malnomumi komisiito(j)n.
5-1-1.
Komisiito estas individuo, kiu okupiĝas pri difinita afero.
5-2.
La estraro povas postuli ke iu komisiito aperigu en la organo
``La Junuloj'' raporton pri sia agado.
5-3.
La estraro rajtas establi kaj malestabli komisiono(j)n.
5-3-1.
Komisiono estas grupo, kiu plenumas difinitan taskon.
5-4.
Ĉiu komisiono periode aperigas en la organo ``La Junuloj''
raporton pri sia agado.
5-5.
La decidrajto de la estraro superas tiun de komisiito kaj
komisiono.
6.
KUNVENO(集会)
6-1.
Membrokunveno estas okazo, kie estraranoj rekte aŭkultas
opiniojn de aktivuloj kaj aliaj ĉeestantoj.
6-1-1.
Por validigi membrokunvenon, necesas ĉeesto de estrarano(j).
6-2.
Regula membrokunveno okazas antaŭ ĉiu eldona kunveno de
la organo.
6-3.
La decidoj de regula membrokunveno aperas en la organo ``La
Junuloj''.
6-3-1.
Kvankam la decido de estraro superas tiun de membrokunveno,
tamen la estraro ne rajtas malobei la decidon de
regula membrokunveno sen sufiĉa klarigo.
6-4.
Neregulaj membrokunvenoj povas okazi en diversaj okazoj,
precipe en Japana Kongreso.
7.
ORGANO(機関誌)
7-1.
Kiel la organo de JEJ en gazeta formo, ``La Junuloj'' aperas
principe trimonate (januaro, aprilo, julio kaj oktobro).
7-2.
En la organo devas troviĝi ĉiuj gravaj konstantaj informoj
de JEJ, interalie la kontakt-adreso, la nomoj de la estrarano
kaj minimuma gvido por membriĝo kaj partpreno en la agado.
7-3.
La redaktoro(j) respondecas pri la eldonado de la organo,
organizante kontribuantojn de artikoloj kaj volontulajn
eldonlaborantojn.
8.
JARBULTENO(年鑑)
8-1.
Jarbulteno, kiu aperas fine de ĉiu kalendara jaro, celas
funkcii kiel gvidlibreto pri JEJ.
8-2.
Nova membro ricevas aktualan jarbultenon okaze de sia membriĝo.
9.
VOĈDONO(投票)
9-1.
Per poŝta voĉdonado regulaj membroj de JEJ (1) elektas aŭ
konfidas /malkonfidas estraranojn; (2) ŝanĝas la statuton
de JEJ; kaj (3) decidas aliajn aferojn, kiujn la estraro
opinias gravaj.
9-2.
Kiam elektato estas okazigota, klarigo pri kandidatiĝo kaj
voĉdonado devas aperi en ``La Junuloj'' sufiĉe frue kaj
ĝustatempe.
9-2-1.
Kandidadiĝo eblas nur skribe.
9-3.
La resulton de voĉdono decidas la opinio de pli ol duono
de la validaj voĉoj.
10.
REVOKO(リコール)
10-1.
Estrarano(j) estas revokita(j) tiam, kiam sufiĉa nombro
da regulaj membroj faras skriban postulon de eksiĝo. La
postulon devas akompani propono de kandidato(j) kiu anstataŭos
la revokito(j)n. Sekvas voĉdonado, kiel por kutima elektado.
10-2.
La necesa nombro por la revoka postulo estas triono de la
validaj voĉoj en la elektado, per kiu oni elektis la koncernan
estraranon.
10-3.
Ĉiu regula membro, inkluzive de la revokita estrarano mem,
rajtas fariĝi kontraŭkandidato.
11.
ALIAJ(その他)
11-1.
Ĉi tiu statuto ekvalidas kun apero en ``La Junuloj'' n-ro
29, en januaro 1997.
11-2.
Se necese, la estraro rajtas proponi ŝanĝi la statuton,
kun konsento inter ĉiuj estraranoj. Tiam okazas voĉdonado.
11-3.
La jarkotizon decidas la estraro kaj sciigas per aparta
anonco. La anonco mem ne estas parto de la statuto.
11-4.
Se JEJ iam eventuale malfondiĝos, tiam la antaŭpagita jarkotizo
estos repagita al la membroj, kaj aliaj posedaĵoj estos
donacitaj al la organizo, kiu tiam reprezentos japanan esperantujon.
12.
Anstataŭanto de prezidanto(代表代行)
12-1.
Kiam estraranoj ne povas plenumi siajn taskojn pro siaj okupitecoj ktp, kaj inter regulaj membroj ne estas taŭgaj personoj kiel estraroj labori, estraranoj cedas siajn aŭtoriratojn al anstataŭanto de prezidanto. La anstataŭanton de prezidanto povas libere elekti prezidanto el regulaj kaj subtenaj membroj. Asembleo decidas limtempon de anstataŭanto de prezidanto. Posteno de anstataŭanto de prezidanto estas provizora.Kiam ĉiuj estraranoj estas elektita, tiam anstataŭanto de prezidanto eksiĝas.
12-2.
Anstataŭanto de prezidanto povas malfermi asembleon libere decidante daton, horon kaj lokon. Asembleo estas la plej supera organo de Japana Esperanto-Junularo.
12-3.
Asemblean prezidanton elektas partoprenantoj de asembleo. Asemblea prezidanto estas ĉefa reprezentanto de Japana Esperanto-Junularo.
ANONCO(告知)
1.
La jarkotizo estas: 1500 enoj por REGULA membro kaj 2000 enoj por SUBTENA
membro.
2.
Rabato: Unuajara jarkotizo por nova REGULA membro estas 750 enoj.
Jarkotizo por REGULA membro, kiu estas lernanto de altmezlernejo aŭ pli fruaj,
estas 400 enoj.