| Novaĵoj | Japanlingva Hejmen Retpoŝto |
|
2008.12.27-29
La informojn de la KS ni renovigis!
Ni detaligis la kotizon kaj aperigis provizoran tagordon. 2008.11.16
Redaktkunveno "La junuloj" –la 84a eldono!
2008.9.27
Redaktkunveno "La junuloj" –la 84a eldono!(Ŝangis planon)
2008.7.15
La informojn de la 27a KS ni renovigis! Kaj Aliĝilpaĝo estas malfermita.
Redaktkunveno "La junuloj" –la 84a eldono! 2008.6.30
La 27a Komuna Seminario okazos dum 27-29 Dec en Jokohamo, Japanio.
2008.4.17
Ni renovigis la "okazos"-n en la hejmpaĝo.
2008.3.29
Kunveno sub sakuro
Kolektiĝu ĉe E-domo(JEI) je la 14a horo. 2008.1.12
La 4a "Esperanta Posttagmezo" ĉe Esperanta domo en Tokio
2008.1.12
Redaktkunveno "La junuloj" –la 80a eldono!
2007.12.28-2007.12.30
Komuna Seminario (KS) en Iksan, Koreio
2007.11.14
2005.11.26
Novaj estraranoj estis elektitaj (detale).
2005.10.15
Serĉas kandidatojn por estraranoj, nome prezidanto, redaktoro, sekretario, kaj kasisto. Kandidatoj sendu al la adreso aperinta sur LJ mesaĝon, kiu enhavas la nomon, la postenon por kiu vi kandidatiĝas, aspiron aŭ promeson, kaj kontaktadreson. La limdato estas 29 oct. Ni sendos bultenon kaj voĉdonilon al regulaj membroj ĉirkaŭ 3 nov.
2005.10.15
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en Tokio. Partoprenis 13 junuloj.
2005.8.22
Dum 19-21 okazigis Komunan Seminarion inter Ĉinaj, Japanaj, kaj Koreaj Junuloj (KSn) en gubernio Tiba. Partoprenis 37.
2005.5.8
Komuna Seminario inter Ĉinaj, Japanaj, kaj Koreaj Junuloj (KS) okazos dum 19-21 aŭg en gubernio Tiba. Detaloj aperos poste.
2004.10.9
Naskiĝis nova esperanta klubo en universitato de Ritsumeikan, gubernio Siga. "Rudimenta klaso de loka E-societo motivis la fondiĝon," diris s-ino Aikawa Setuko, subtena membro de JEJ.
2004.5.26
JEJ ĉesis agadojn inkluzive eldonon de La Junuloj pro malsufiĉo de estrarano-kandidatoj. La hejmpaĝo kaj la distriblisto daŭros.
2004.5.22
Esperanta rokbando Dolchamar surscenejiĝos en du finlandaj muzikaj festivaloj, Melu 2004 (24 jul) kaj Faces (30 jul-1 aŭg), post la IJK.
2004.3.13
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en Tokio. Partoprenis 13 junuloj.
2004.1.25
Serĉas kandidatojn por estraranoj, nome prezidanto, redaktoro, sekretario, kaj kasisto. Kandidatoj sendu al ĉi-suba adreso mesaĝon, principe pli longan ol la duono de la formato B5, kiu enhavas la nomon, la postenon por kiu vi kandidatiĝas, kaj aspiron aŭ promeson. La limdato estas la fino de la 2-a monato.
(adreso forigita)
2004.1.17
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en Tokio. Partoprenis 10 junuloj.
2003.12.5
Serĉas kandidatojn por estraranoj, nome prezidanto, redaktoro, sekretario, kaj kasisto. Kandidatoj sendu al ĉi-suba adreso mesaĝon, principe pli longan ol la duono de la formato B5, kiu enhavas la nomon, la postenon por kiu vi kandidatiĝas, kaj aspiron aŭ promeson. La limdato estas la fino de la 12-a monato. Senditaj mesaĝoj aperos en la venonta eldono de La Junuloj sen modifo.
(adreso forigita)
2003.11.24
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Hukuoka. Partoprenis 3 junuloj.
2003.9.27
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Toyonaka, gubernio Ôsaka.
2003.9.10
Aperigis ligon al la paĝaro pri la lastamonata KS (ĉinlingva kaj esperanta).
2003.8.23
Aperigis mesaĝon de la prezidanto en japanlingva paĝaro.
2003.7.27
La dato de KS ŝanĝiĝis. Aperigis ĝian novan daton kaj programon en japanlingva paĝo.
2003.7.12
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Kioto. Partoprenis 4 junuloj.
2003.6.12
JEI prokrastis la limdaton por peti monprunton el la "Fondaĵo por junuloj agi internacie" ĝis unu monaton antaŭ la komenco de ĉi-somera kongreso en kiu petanto partoprenos.
2003.5.18
Novaj estraranoj estis elektitaj (detale).
2003.5.15
Aperigis ligon al "Esperanto en lernejoj" (japanlingva paĝo).
2003.5.13
La limdato por peti monprunton el la "Fondaĵo por junuloj agi internacie" de JEI estas 1 junio por ĉi-someraj kongresoj.
2003.5.6
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urboj Nagoya kaj Kioto. Partoprenis 5 junuloj.
2003.4.20
Aperigis tradukon de la statuto en la japana.
2003.4.19
Internacia Junulara Kongreso ĉi-jare okazos dum 19-26 julio en Lesjöfors, Svedio. Por ne havi malrabaton, nepre aliĝu antaŭ la 1-a de majo!
2003.4.18
JEI akceptas peton por prunti vojaĝkoston de la "Fondaĵo por junuloj agi internacie". Se vi planas partopreni en eksterlanda esperanta kongreso, tuj kontaktu JEIn kaj obtenu tiel multe kiel 300,000 enojn!
2003.4.13
La Komuna Seminario inter Ĉina/Japana/Korea Junularoj (KS22) okazos dum 15-18 aŭgusto en Yanĵi, Ĵilin Provinco, Ĉinio (detale).
2003.4.2
Suzuki Issei elektiĝis kiel nova prezidanto. Daŭre akceptas kandidatiĝon pri aliaj estraranoj.
2003.3.21
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Kioto. Partoprenis 9 junuloj.
2003.3.4
Transloĝigis la japanlingvan paĝaron de Pasporta Servo (nova paĝaro).
2003.1.12
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en Sapporo. Partoprenis 5 junuloj.
2002.11.23
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Kioto. Partoprenis 6 junuloj.
2002.10.5
Organizis fakkunsidon de junularo en Japana Kongreso.
2002.9.29
Okazigis eldonkunsidon de La Junuloj en urbo Yokohama. Partoprenis 7 junuloj.
2002.8.1-3
Okazigis Komunan Seminarion inter Ĉinio, Japanio, kaj Koreio, en gubernio Tiba. Partoprenis 30 (20 el Japanio, 10 el Koreio, 0 el Ĉinio).
2001.10
Aranĝis junularan standon en Japana Kongreso kaj tien metis panelon.
|