| La Junuloj n-ro 71: Letero el Gemanio | Hejmen Retpoŝto |
Letero el Germanio 1995.3.19 KIMURA Goro Karaj samklubanoj! Kiel ĉe vi? Jam ses monatoj mi estas en Germanio por studi. Krom la vizitado de la Esperanto-klubo en Göttingen, mi intertempe ankaŭ en diversaj renkontiĝoj de la eŭropa esperantujo partoprenis kaj ĉie povis havi gajan, informigan, kaj fruktoplenan tempon. Ĉifoje mi raportos al vi pri "IS". "KS"-n ja ĉiuj konas, sed kio estas IS? IS estas la mallongigo de Internacia Seminario kaj temas pri la plej granda junulara renkontiĝo en Germanio. Por mi, kiu ja bedaŭrinde ankoraŭ ne havas IJK-sperton, estis vere mirindaĵo, el kie tiel multaj (estis pli ol 200) gejunuloj esperantistaj aperis. (Ĉar mi jam rimarkis, ke ankaŭ ĉi tie oni ne povas diri, ke abundas junuloj en esperanto-kunvenoj.) La ĉifoja IS okazis ek de la 27-an de decembro ĝis la 3-an de januaro en junulara gastejo de la bela universitata urbo Tübingen ĉe la rivero Neckar en sud-okcidenta Germanio. La temo estis nenio alia ol "rubo"! Iom malbela, sed sendube bona temo, ĉu ne? Ni aŭdis prelegojn kaj diskutis pri tiu temo en ĉambroj, kiuj portis la signifplenajn nomojn "Tetra Pak", "McDonalds", "kompoŝtejo" ktp. Sed kompreneble ni ne nur diskutis. Ne mankis distra programo kiel ekz. greka- kaj klasika danco, sorĉaĵo kaj teatraĵo. La litovan lingvon mi ankaŭ iomete povis lerni en kurso farita de litovino. Inter alie certe menciindas la koncerto de KAJTO, la profesia muzikgrupo el Frislando (Nederlando). Mi devas konfesi, ke mi antaŭe ne speciale ŝatis KAJTOn, sed la koncerto, eĉ kun frislanda popoldanco, tre plaĉis al mi, kaj ne nur al mi. Kelkaj estis tiel "infekcionitaj" de la belaj kantoj, ke ili post la koncerto daŭrigis kanti ĝis matene. Sed eble ne la kantado, sed la diskoteko ĉefe kulpas, ke la polico venis. La bruo estis tiel granda, ke telefonis la policon ne la najbaroj, sed la loĝantoj en la alia flanko de la rivero!! (Mi devas aldiri, ke la rivero Neckar ne estas iu malgranda rivereto.) En la silvestra nokto eĉ la junulara gastejo minacis elpeli nin, ĉar ni la tutan nokton "kriegas kaj bruegas". Tute logikas, ke la sekvantan tagon la tuta domo estis silenta, ĉar la esperantistaro dormis kaj dormis kaj dormis... Ankaŭ unutagan ekskurson ni faris. Kaj multe plu. Tamen ĉi tie mi nek volas nek povas ĉion raporti. Plej bone, vi mem partoprenu en IS aŭ IJK kaj spertu la etoson de la juna, (ne nur) germana esperantujo!
Ĝis reskribo! Fartu bone! |