2002-8-1(j^au.) -- 3(sab.)
Tiba, najbare de flughaveno Narita
Organizas junularoj de Japanio (JEJ), Koreio (KEJ), kaj C^inio (CJEA)

(Impresoj de partoprenintoj)
De Misick: Mi estas malpli 2-jara esperantisto. C^ar mi volis interkonatig^i kun koreoj, mi unuafoje partoprenis. Per s^ipo kaj fervojo mi atingis Koreion. Mi pasigis fruktoplenajn 2 noktojn kaj 3 tagojn. Mi ricevis densajn programerojn diskutan, drinkkunsidan, gajan vesperan c^e riverbordo. Nu, per eu~ropeca lingvo mi unuafoje partoprenis diskuton seriozan. Mi dankas, ke organizantoj donis tiun s^ancon. | De Mugi: Mi partoprenis en KS en Koreio kun mia amiko, kiu unuafoje spertis fremdlandan vojag^on. Kvankam mi ne havis scion pri Esperanto, sen vortaro, kun gesto, mi pasigis 60 horojn. Ankau~ mia amiko havis valoran sperton au~skulti tradician muzikon de Koreio. La 3 tagoj estis fruktoplena. Mia amiko diris esti g^oja. Mi sentis ke ec^ senvaloraj estas turismaj servoj, kiujn mi ofte uzas. Do, mi deziras partopreni refoje. |
KS estas mallongigo de Komuna Seminario. Okazigas g^in junularoj de Japanio, Koreio kaj C^inio. La 3 landoj lau~vice c^iusomere okazigas kunlog^adon. C^iufoje partoprenas 30--40 e-istoj.
Dum tago ni vizitas vidindejojn kaj okazigas programerojn. Dum vespero bankedo okazas. Ni el la 3 landoj babiladas tra nokto unu la alian.
Multaj partoprenantoj estas junaj. Kaj la kunlog^ado c^iam farigas vigla.
Partoprenantoj estas c^efe dudekaj jarag^aj. Do, iliaj spertoj pri Esperanto estas malmultaj kaj ili preskau~ ne lerte parolas Esperanton. Mi rekomendas KS-on al komencantoj, kiuj g^is nun ne spertis partopreni en kunlog^ado. Vi povas paroli Esperanton mallerte, malrapide.
KS estas la kunlog^ado, en kiu baro ne trovig^as. Hej, ni faru c^ijaran someron varma kaj varmega.
Dato: 2002-8-1(jau.)vespere--3(sab.)a.t.m (venu je la 4-a p.t.m. de la 1-a tago)
Loko: Tiba kenritu Teganooka Syonen sizen no ie
Najbare de flughaveno NARITA
Kotizo: el Japanio: 7000 enoj / el Koreio: 3500 enoj / el C^inio: 2000 enoj
| inkluzive log^kotizon kaj mang^kotizon. Ne inkluzivas asekuron. |
| Ni ne havas respondecon al vi pri akcidento kaj malsanig^o. |
Alig^o: KEJ peras por koreoj kaj C^JEA peras por c^inoj. Bv. Kontaktu ilin.
Japana Esperanto-Junularo(JEJ)
Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3 ce JEI
[Japanio 162-0042]
Rete: jej@egroups.co.jp