Japana Esperanto-Junularo (JEJ) estas tutlanda asocio de junuloj kiuj interesiĝas pri la lingvo Esperanto.
| 1982 | Komuna seminario komenciĝis laŭ propono de TEJO. |
| Somero 1991 | La 10-a Komuna Seminario okazis en urbo Kameoka, gubernio Kioto. |
| Marto 1992 | Nia asocio fondiĝis.
Ĉefa agado estis dumonata eldonado de la organo. |
| Aprilo 1993 | La asocio oficiale eknomis sin "Japana Esperanto-Junularo (JEJ)". |
| Somero 1995 | TEJO aprobis aliĝpeton de JEJ. |
| Aŭgusto 1996 | JEJ unuafoje organizis KS-n en urbo Tamano, gubernio Okajama (KS15). |
| 1999 | Eldonis majan numeron de LJ kun 60 paĝoj.
JEJ organizis KS-n en Wanihama, gubernio Siga (KS 18). |
| Aŭgusto 2002 | JEJ organizis KS-n en urbeto Syônan, gubernio Tiba (KS 21). |
| Novembro 2003 | Eldonis LJn kun 80 paĝoj. |
| Majo 2004 | Haltis eldonon de LJ ekde ĉimonata numero. |
| Aŭgusto 2005 | JEJ kaj IPEA, esperanta klubo de Teikyo Heisei Univ., organizis KS-n en urbo Kamogawa, gubernio Tiba (KS 24). |
| Decembro 2008 | JEJ organizis KS-n en urbo Jokohamo, gubernio Kanagawa (KS 27). |
| Majo 2010 | Reta versio de LJ estis eldonita. |